- I - ENKONDUKO
La multjarcenta batalo inter eksplua- tantoj kaj ekspluatatoj atingis minacan
amplekson. La tutpotenca Kapitalo de- nove levas sian monstran kapon. Spite la
internajn luktojn disŝirantaj la kos- mopolitajn burgaron kaj kapitalismon, ĉi-tiuj
kreis belegajn kondicojn de rilatoj kiuj devas ebligi ilin lanci sin kun pliaj
unueco kaj forto kontraŭ la proletaro kaj katenigi ĝin al la triumfanta ĉaro
de la Kapitalo.
La kapitalismo organizas sin, kaj disde la defensiva pozicio sur kiu ĝi trovigis,
lancas sin nun al ĉiuj frontoj de la laborista klaso. Tiu ofensivo havas sian
profundan originon en tre precizaj kaŭzoj : en la konfuzeco de ideoj kaj laboristecaj
principoj, en la manko de neteco kaj kohero rilate la estantaj kaj estontaj
celoj de la laborista klaso, kaj en ties malkonkordo en ne nombreblaj tendencoj,
unuvorte, en la malforteco kaj neorganizeco de la laborista mova- do.
Kontraŭ tiu internacia kaj fortega atako de la ekspluatantoj ĉiuspecaĉaj, validas
nur unu respondon : tuja organizado de la proleta armeo en batalorganismo,
kiu ricevu en sia sino ĉiujn ĉiulandajn revoluciajn gelaboristojn konsistantajn
inter si elgranita bloko, kontraŭ kiu dispistigos ĉiuj kapitalismaj manovroj
kaj kies gravega pezo fine triumfos.
Tiu movado de emancipado ne povas akcepti kondutlinion montritan de la tendencoj
de la laborista movado, kiu aspiras al harmonio inter kapitalo kaj laboro,
deziras internacian pacon kun la kapitalismo kaj asimiliĝante en la burga ŝtato.
Ĝi ne povas ankaŭ akcepti la tendencojn, kiuj disvastigas la princi- pojn de
la diktaturo de la proletaro, kontraŭajn al la celoj pri kiel eble plej granda
libereco, bonstato de ĉiuj, t.e. celoj komunaj al ĉiuj konsciaj laboristoj.
Kontraŭ la atako de la Kapitalo, kaj kontraŭ ĉianuancaj politikistoj, la revoluciulaj
laboristoj tutmondaj devas starigi veran Internacian Asocion de la Gelaboristoj,
kies ĉiu ano sciu, ke la emancipigo de la laborista klaso estos ebla nur kiam
la laboristoj mem, estiel produktantoj, sukcesos prepari sin en siaj ekonomiaj
organizacioj por havigi al si la tergrundon kaj la uzinojn, kaj ankaŭ lerni
kunadministri ilin, tiele, ke ili kapablu daŭrigi la produktadon kaj garantii
la socian vivon.
Havante ĉiujn perspektivon kaj celon antaŭ si, la laboristoj devas partopreni
en ĉiu agado celanta socian transfor- madon, ĉiam kun intenco pli-proksimigi
al realigo de niaj propraj celoj ; sen- tigante en tiu partopreno la pezon de
nia propra forto, klopodante havigi al nia movado, per propagande kaj organizado,
la rimedojn necesajn, kiuj al ĝi ebligos anstataŭi siajn kontraŭulojn. Same,
ĉie kie eblas, necesas realigi nian socian sistemon, kiel modelo kaj ekzem- plo,
kaj niaj organizacioj devas faktigi, kadre de siaj ebloj, la laŭeble plej grandan
influon sur aliaj tendencoj por asimili ilin en nian propran agadon, t.e. la
komuna luktado kontraŭ ĉiuj mal- amikoj ŝtataj kaj kapitalisman, daŭre konsiderante
la cirkonstancojn pri loko kaj tempo, sed restante fidelaj al la celoj de la
emancipa movado de la ge- laboristoj.
- II - PRINCIPOJ DE LA REVOLUCIA
SINDIKATISMO
1. La revolucia sindikatismo, bazante sin sur la klasbatalo, celas al
unuigo de la gelaboristoj en la ekonomiaj organiza- cioj de lukto kiuj batalas
por la liberigo el la duobla jugo de la Kapitalo kaj de la ŝtato. Ĝia celo
konsistas el reorganiza- do de la socia vivo bazante ĉi tiu sur de la liberecana
komunismo per la revolucia agado de la laborista klaso. Konsider- ante, ke nur
la ekonomiaj organizacioj de la proletaro kapablas atingi tiun objektivon,
la revolucia sindikatismo direktas sin al la gelaboristoj estiel pro- duktantoj,
kreantoj de sociaj riĉajoj, por ke inter ili germu kaj elvolvigu, malsame ol
ĉe la modernaj laboristaj partioj, ke ilin deklaras nekompetentaj por ekonomia
reorganizado de la socio.
2. La revolucia sindikatismo estas kon- vinkita malamiko de ĉiu ekonomia kaj
socia monopolo kaj celas al ĉi ties aboli- cio per starigo de ekonomiaj komun- umoj
kaj de administraciaj organoj regataj far la gelaboristoj de la kampoj kaj
de la uzinoj, formantaj sistemon de liberaj konsilioj sendependaj de ajna povo
au politika partio. La revolucia sindikatismo starigas kontraŭ la ŝtata kaj
partia politiko la organizadon eko- nomian de la produktado, kaj opozicias la
administran mastrumadon de la aferoj kontraŭ la regado de la homo far la homo.
Konsekvence, la celo de la revolucia sindikatismo ne estas la kon- kero de la
politikaj povoj, sed la abolicio de ĉiu ŝtata funkcio en la vivo de la societo.
La revolucia sindikatismo konsi- deras ke kun la malapero de la posed- monopolo,
devas malaperi ankaŭ la regadmonopolo kaj ke ĉiu formo de ŝtato, sub kiu ajn
ŝajno gi kasigas, neniam povos esti rimedo por homa liberigo kaj, male, ĉiam
estos kreanto de novaj monopoloj kaj privilegioj.
3. La revolucia sindikatismo havas duo- blan funkcion : daŭrigi la revolucian
luktadon en ĉiuj landoj por la plibonigo ekonomia, socia kaj intelekta de la
vivkondiĉoj de la laborista klaso en la limoj de la nuna societo, kaj eduki
la popolojn por ke ili estu kapablaj la momento venonta fari sendependan mastrumadon
de la procezo de la pro- duktado kaj la distribuado per la alproprigo kaj per
ĉiuj komponantoj de la socia vivo. La revolucia smdikalismo ne akceptas ke
organizado de socia sistemo, baziĝanta sur nur la produk- tado, povus esti regata
per simplaj registaraj leĝoj, kaj asertas ke gi povas esti akirata nur far
la komuna agado de ĉiuj manaj kaj intelektaj laborantoj, ĉe ĉiu fako de la
industrio, per la mastru- mado de la uzinoj de la gelaboristoj mem, tiel ke ĉiu
uzingrupo aŭ industri- fako estu aŭtonomana en la ĝenerala ekonomia organismo
kaj reguligu sis- teme, laŭ plano donita kaj bazanta sur de la reciprokaj interkonsentoj,
la pro- duktadon kaj la distribuadon laŭ la interesoj de la socio.
4. La revolucia sindikatismo estas kon- traŭa al ĉiuj tendencoj de organizado
inspiritaj de la ŝtata centralismo kaj de la eklezio, ĉar ili povas servi nur
por pilidaŭrigi la vivon de la ŝtato kaj de la aŭtoritato kaj strangoli sisteme
la inicia- temon kaj sendependemon de la penso. La centralismo estas artifika
organizado kiu submetas la tielnomatajn malaltajn tavolulojn al la laŭdiraj
altaj kaj kiu lasas al minoritato la reglemanton de la aferoj de la tuta socio
– la individuo aŭtomati- ĝas kun movoj kaj gestoj direktitaj –. En la centralisma
organizado, la bezonoj de la societo subordiĝantaj al la profito de la interesoj
de iuj, la diversecon anstataŭas la unuformeco, la personan respondecon anstataŭas
rigida discipli- no. Tial, la revolucia sindikatismo bazas sian socian koncepton
sur ampleksa federacia organizado, t.e. , organizado de malsupre supren, sur
unuigo de ĉiuj fortoj por la defendo de komunideoj kaj komuninteresoj.
5. La revolucia sindikatismo
forpusas ĉiun parlamentan aktivadon kaj ĉiun kunagadon kun la leĝdonaj organismoj,
ĉar ĝi pensas ke eĉ la plej libera sistemo de voĉdonado ne povas foraperigi
la evidentajn kontraŭdirojn ekzistantajn sine de la nuntempa mondordo, kaj
ĉar la parlamenta sistemo havas nur kiel celon : doni rajtoŝajnon al la regado
de la mensogo kaj de la sociaj maljustaĵoj.
6. La revolucia sindikatismo forpusas ĉiujn arbitre kreitajn politikajn kaj naciajn limojn, kaj deklaras, ke la tiel
|
nomata naciismo estas la religio de la moderna ŝtato, malantaŭ kiu sin kasas la materiaj interesoj de la posedantaj
klasoj. La revolucia sindikatismo kons- tatas ke ne estas de aliaj diferencoj
ke tiuj de la ekonomia ordo, ke estus re- giona aŭ nacia, kaj ke estigas hierarkioj,
privilegoj kaj ĉiaj opresoj (bazitaj pri la raso, la sekso, kaj la veraj
aŭ malveraj diferancoj) kaj postulas por ĉiu grupo la rajton al mem-determinigo
solidare konsentita al ĉiuj aliaj samspecaj aso- cioj.
7. Ja pro ankaŭ ĉi tiuj kialoj, la revolucia sindikatismo kontraŭbatalas
la militaris- mon kaj la militon. La revolucia sindi- katismo rekomendas propagandi
kon- traŭ la milito, kaj anstataŭigon de la ĉiamaj armeoj, kiuj estas nur la
kon- traŭ-revoluciaj iloj je la servo de la kapitalismo, per laboristaj milicoj,
kiuj dum la revolucio kontroliĝos de la laboristaj sindikatoj. Ĉie, krome,
pos- tulas la bojkoton kaj embargon kontraŭ ĉiuj materioj kaj produktoj necesaj
por la milito, escepte se temas pri lando kies laboristoj estas realigantaj
revolucion socian. Tia-okaze, necesas helpi ilin en defendado de la revolucio.
Finfine, la revolucia sindikatismo rekomendas la preventan generalan strikon
kaj revo- lucian kiel agadrimedo kontraŭ la milito kaj la militarismo.
8. La revolucia sindikatismo agnoskas la neceson de produktado, kiu ne detruas
la medion kaj, kiu provas utiligi la mal- plej eble nerenoveblajn energiojn
kaj, kiu uzas laŭeble alternativajn energiojn. Ĝi ne akceptas la nesciadon
kiel fonto de la nuna krizo de la medio sed la profitsoifo. La kapitalista
produktado havas ĉiam por celo minimumigi la kos- toj por pluvivi, kaj nekapablas
protekti medion. Rezume, la krizo de la monda ŝuldo akceleriĝis la emon al
la industria agrikulturo malprofite al la subtenc- agrikulturo. Tiu prodiktis
la detruon de la tropika arbaro, malsategoj kaj mal- sanoj. La batalo pour
savi nian planedon kaj la batalo por detrui le kapitalismon devas sin rekunigi
aŭ ili malsukcesos ambaŭ.
9. La revolucia sindikatismo aprobas la rektan agadon kaj subtenas kaj kura- ĝigas
ĉiujn batalojn kiuj ne kontraŭdiras al ĝiaj propraj celoj. La batalrimedoj
estas : la striko, la bojkotado, la sabo- tado, k.t.p. La rekta agado trovas
sian profundan esprimon en la striko ĝene- rala, kiu devas esti samtempe laŭ
la revolucia sindikatismo, la antaŭanonco de la socia revolucio.
10. Malamiko al ĉiu perforto organizita de kiu ajn formo de registaro, la
revo- lucia sindikatismo kalkulas kun la fakto ke alfrontadoj ege sovaĝaj okazos
dum decidaj luktoj inter la hodiaŭa kapitalis- mo kaj la morgaŭa liberkomunismo.
Konsekvence, ĝi agnoskas la perfortu- zadon kiel de sindefendadrimedo kon- traŭ
la perfortaj metodoj utiligataj de la dominaj klasoj okaze de la bataloj
subtenotaj de la revolucianta popolo por eksproprietigo de la grundoj kaj
rimedoj de produktado. Ĉar tiu ek- sproprietigo povos okazi kaj sukcesi nur
per la senpera interveno de la revoluciaj ekonomiaj organizacioj de la gelaboristoj,
ankaŭ la defendo de la revolucio estos plenumenda de la eko- nomiaj organismoj,
ja ne de la milita aŭ samspeca organizacio, kiu elvolviĝas ekster ili.
11. Nur en la ekonomiaj kaj revoluciaj organizacioj de la laborista klaso
trovi- ĝas la forto kapabla realigi la liberigon kaj la energion kreantajn
necesajn por la reorganizado de la mondordo bazan- ta sur la liberecana komunismo.
- III - NOMO DE LA INTERNACIA
ORGANIZACIO
La internacia ligilo de luktado kaj de solidareco unuiganta la revoluciajn
sin- dikatojn lutmondajn nomigas Internacia Asocio de la Gelaboristoj / IAG
IAG - Internacia Asocio de la Gelaboris- toj
AIL - Associazione Internazionale dei Lavoratori
AIT - Asociación Internacional de los Trabajadores
AIT - Association Internationale des Travailleurs
AIT - Associaçao Internacional dos Trabalhadoras
IAA - Internationale ArbeiterInnen-As- soziation
IWA - International Workers Associa- tion
MAP - Mezinárodní Asociace Pracujících
MAT - Mba' Apovóra Tetapavegua
MSR - Miedzynarodowego Stowarzyszenia Robotnikow
MUR - Medunarodno Udruzenje Radni- ka/ca
- IV - CELOJ DE IAG
IAG havas kiel celojn :
a) Organizi kaj apogi la revolucian lukta- don en ĉiuj landoj por ĝisfine
detrui la nunajn politikajn kaj ekonomiajn regi- mojn kaj starigi la liberecanan
komunis- mon.
b) Doni al la ekonomiaj organizacioj sin- dikantaj nacian kaj industrian sindi- katajn
bazon kaj, kie jam ekzistas tion, fortigi el inter la ekzistantaj tiujn,
kiuj decidis lukti por la detruo de la kapi- talismo kaj de la ŝtato.
c) Malebligi ke ajn politika partio en- ŝovas ĉelojn en la sindikataj ekonomiaj
organizacioj, kaj batali intence ĉiun provon de politika dominado sine de
la sindikatoj.
d) Starigi, kiam la cirkonstancoj tion postulas kaj laŭ difînita programo
ne kontraŭdiranta kun la ĉi supraj para- grafoj a), b) kaj c), provizorajn
alian- cojn kun aliaj proletaj organizacioj, sindikataj kaj revoluciaj, cele
difini kaj realigi la komunajn internaciajn agadojn profite al la laborista
klaso. Tiaj aliancoj neniam ne devas starigiĝi kun politikaj partioj, t.e.
kun organizacioj, kiuj rekonas la ŝtaton kiel sistemon de socia organizado.
La revolucia sindikatismo forĵetas la klaskunlaboradon karakteri- zantan per
la partopreno pri korpo- racistruktura organizo (ekzemple, la elektadoj pro
la komitato de entre- preno), la akceptado de subvencioj, la ĉeesto de sindikataj
konstantaj kaj ĉiom alia ne akordigebla praktiko kun la anarkisindikatismo.
e) Senmaskigi kaj batali la arbitran perforton de ĉiuj registaroj kontraŭ
la revoluciuloj akirantaj de la kaŭzo de la socia revolucio.
f) Esplori ĉiujn problemojn koncernan- tajn la tutmonda proletaro por plifirmigi
kaj elvolvi la laboristajn movadojn en unu aŭ pluraj landoj, kiuj strebas
al defendi la rajtojn kaj novajn akirojn de la laborista klaso aŭ la organizadon
de la emancipa revolucio.
g) Entrepreni ĉiun reciprokan helpon okaze de grandaj ekonomiaj bataloj aŭ
de akutaj luktoj kontraŭ la malamikoj konataj aŭ kaŝitaj de la laborista
klaso.
h) Morale kaj materie helpi la movadojn de klaso kies gvidado troviĝas en
manoj de la nacia ekonomia organizacio de la proletaro. La Internacio intervenas
en la sindikataj aferoj de unu lando, nur kiam ĝia aniĝa organizacio tion
petas aŭ kiam ĉi tiu eskapas de la ĝeneralaj decidoj de la Internacio.
- V - KONDIĈOJ DE ANIĜO
Povas aniĝi al IAG :
a) Naciaj revoluciaj sindikataj organi- zacioj apartenantaj al neniu
Internacio. Ĉiuokaze, povas esti akceptata nur unua sekcio en la sama lando.
La anoj sekcioj devas ratifiki la principojn, tak- tikojn kaj celojn de IAG
kaj doni kopion de iliaj statutoj kaj principoj al la sekre-
|
tariato. La internacia
sekretariato de IAG informos la sekciojn de la origino de unu aŭ de la kontaktoj, kiuj petis sian aniĝadon.
b) Minoritatoj de revoluciaj sindikatistoj organizitaj sine de
la naciaj organizacioj aniĝintaj al aliaj Internacioj sindikataj.
c) Sindikataj organizacioj, profesiaj aŭ industriaj, sendependaj aŭ aniĝintaj
al naciaj organizacioj ne apartenantaj al IAG, kiuj akceptas la principan
dekla- racion kaj celon de IAG kun tamen antaŭkonsento al la nacia organizacio
jam aniĝinta en la lando, se ĝi ekzistas.
d) Oni povas akcepti la eniron en la internacio de sindikataj organizacioj,
profesiaj au industriaj, kiuj malaniĝis aŭ eksiĝis, nur post ĉiesvoca interkonsento
de konferenco kunganta po du repre- zentantoj de ĉiu el la aniĝintaj orga- nizacioj,
t.e. du el la disiginta au ek- siĝita, du el la nacia organizacio de l'IAG
kaj de la Sekretariato de IAG.
e) ĈIu organizacio de revolucia sindi- katista propagando, kiu akceptas la
de- klaracion de principoj kaj celoj de IAG kaj, kiu laboras en lando kie estas
neniu nacia organizacio aniĝinta al IAG.
f) Ĉar IAG konsistas el nur sekcioj, leĝaj au kontraŭleĝaj, kun rektaj rilatoj
en respektivaj landoj, povos konsekvence esti konsiderataj membroj de IAG
nur ekzilitaj grupoj, kiuj ĉe la Sekretariato de IAG povos nete pruvi ke
ili autentike reprezentas organizaciojn, kiuj agas kaj laboras en la respektivaj
landoj.
g) Ĉiuokase, povas ĉeesti nur unu sek- cio el ĉiuj landoj.
La sekvaj kondutoj povas konduki al aniĝado :
a) Konformecomanko kun la principoj, taktikoj kaj celoj de IAG.
b) Kotize pagomanko. Se sekcio ne pagis siajn kotizojn de unu jaro, le kon- greso
devos revizii ĝian aniĝon.
c) Se sekcio ĉeestas nek al la inter- kongresaj kunigoj nek al la kongreso
de la internacio ; se sekcio respondas nek al la insista peto de la IAG-a
Sekre- tariato nek al tiuj sekcioj, sen ekspliko.
- VI - LA INTERNACIAJ KONGRESOJ
La internaciaj kongresoj de IAG okazas ĉiu du jaro, laŭeble.
La Sekretariato, kun sufiĉa limtempo, insiste petas sekcioj la temojn aŭ
su- gestojn destinitajn esti pritraktataj ĉe la kongreso. Poste, la Sekretariato
kom- ponas la tagordon, kiu estas sendota kun la mocioj presentantaj al la
ani- ĝintaj organizacioj, almenaŭ ses mona- tojn antaŭ ol komenci la Kongreson.
La interkonsentoj kaj rezolucioj deci- ditaj de la internaciaj kongresoj estas
devigaj por ĉiuj aniĝintaj asocioj, krom se ili, laŭ decido de la kongreso
nacia aŭ per referendumo, forpusas la decidojn de internacia kongreso.
Ĉe postulo de minimume tri aniĝintaj naciaj organizacioj, internacia decido
povas esti submetita al revizio per ĝe- nerala referendumo en ĉiuj sekcioj.
En la kongresoj kaj internaciaj refe- rendumoj, ĉiu aniĝinta centralo dis- ponas
unu voĉon, sed la strebado al unuanimeco estas ja rekomendinda antaŭ ol decidi
pri voĉdonado.
- VII - INTERNACIAJ DELOKIGOJ
Ĉiu membro de organizacio aniĝinta al IAG, kiu pagis siajn tutajn
kotizojn, sed loĝanta en alia lando ol tiu kie li estas aniĝinta, devas plej
malfrue unu mona- ton post sia alveno, fari sian transloka- don al la organizacio
respondanta al la nacia organizacio aniĝinta al IAG. Tiu translokado devas
esti aprobita de la nacia organizacio, sen kontribuo de eniregistrado.
Okaze de masiva multnombra ekzilado, la aniĝo estas nedeviga se oni apar- tenas
al ekzilita asocio agnoskita de IAG.
- VIII - LA SEKRETARIATO
Por kunordigi la internaciajn IAG-ajn aktivajojn, por akiri kaj organizi
precizan informadon de la propagando kaj de la lukto en ĉiuj landoj, por
plej bone sukcesigi la decidojn de la inter- naciaj kongresoj kaj por kontroli
ĉiujn laborojn de IAG, Sekretariato almenaŭ trimembra loĝanta tie kie IAG
fiksis sian sidejon estas elektita. La ĝenerala sekretario estas elektita
de la kongreso aŭ per internacia referendumo. La aliaj membroj devas esti
elektitaj de la sekcio aŭ sekcioj nomitaj de la kon- greso. La membroj de la
Sekretariato dividas inter si la taskojn kaj la laboron. La Sekretariato
kaj la sekretari(in)o estas elektitaj kiel pli supre diriite, por periodo
interkongresa. Tamen, povas okazi reelektado nur por alia mastru- madperiodo.
La loko de restadejo de la Sekretariato estos difinita ĉe la kongreso. Ĉe
neeblo, pere de referendumo. La Sekretariato devas liveri skriban raporton
pri siaj ak- tivajoj dum sia mandattempo. La raporto devas esti antaŭ-prezentita
por ke la aniĝintaj sekcioj povu koni ĝin antaŭ la kongreso.
Samtempe administra kaj financa rapor- to estas prezentita kaj sendita al la
sek- cioj.
La kongreso nomas komisionon, kiu dum ĝia malvolvigo faras revizion pri konto
kaj definitivan kontrolon.
- IX - LA FINANCOJ
Por ke IAG povu elvolvi kaj firmigi sian internacian aktivadon, kaj
por doni al ĝia skriba propagando firman bazon, por ke povu esti eldonataj
kun reguleco ĝiajn periodajn publikajojn, por ke ĝi povu partopreni en ĉiuj
manifestacioj de la vivo de la revolucia sindikatismo en la diversaj landoj,
por ke ĝi povu disvolvi la ideojn de la revolucia sindikatismo en la landoj
kie niaj ideoj kaj taktikoj havas nur malmulte da influo kaj, fine, por ke
IAG povu tuj kaj kontentige respondi al la vokoj de la solidareco, kiuj povos
adresigi al ĝi, ĉiu membro de organiza- cio aniĝinta al IAG devas ĉiujare pagi
internacian kotizon fiksitan de la kongreso, aŭ internacian kotizon de unu
Usona dolaro, aŭ samvaloran mon- sumon en nacia mono, konsiderante pri la sanĝmono
inter ambaŭ koncernaj landoj.
La aniĝintaj sekcioj mem decidas pri la maniero ricevi la kotizojn de siaj
mem- broj. Por la sekcioj kiuj deziras, IAG havas glumarkon specialan gluendan
sur la kotizkajeretojn de la aniĝintoj.
La aniĝinta sekcio sendas ĉiun trimona- ton la specifitan kotizon.
- X - ELDONAJOJ
La Sekretariato eldonas :
1. Publikajon, kiun aperu kiel eble plej ofte.
Estas dezirinde, ke ĉiu publikajo eldo- nita de organizaciaj aniĝintoj de IAG
aŭ simple simpatiantaj, rezervu en ĝiaj pagoj specialan lokon por IAG-aj
infomioj aŭ internacisolidarareco de la vokoj kaj por ĝenerale propagando.
2. Propagandajn broŝurojn aparte des- tinitajn al landoj, kie nia Movado ne
havas nacian sekcion.
3. Ĉiajn publikajojn, periodajn aŭ ne, kies aperon decidus la kongresoj.
|